Bonvenon ĉe la sola loko en la Esperanto parolanta mondo kiu estas dediĉita al la temoj, receptoj, planoj, desegnoj, ligiloj kaj programoj pri la fontoj, rimedoj, uzado kaj produktado de la alternativaj energioj per alternativaj manieroj
Chew on this

  • Bonvenon ĉe Alternativoj de Esperlando
    12/30/2008 12:47:00 AM
    Saluton al Ĉiuj!
    Mi esperas ke vi ĉiuj ĝuos la same ĉi tiun blogon kiel jam ĝuas nian portalon Esperlando, pluraj centaj da vizitantoj. Trovu ĉe Esperlando diversajn ligilojn, planojn, desegnojn kaj receptojn pri konstante kreskanta nombro da alternativaĵoj, speciale la Elternativaj Energioj, ks. http://www.esperlando.com 

    Bonvolu ne heziti skribi viajn komentojn kaj rimarkojn pri tiu ĉi blogo kaj retejoj en ĝi menciataj. Ĉar ĝi estas en la principo ne-esperantista, kvankam ĝi uzas la Internacian Lingvon fare de la Pola linvista geniulo Dr. Ludwik Lazarz Zamenhof. Laŭ lia interpreto de esperantismo ni estas es tiesperantistoj pro la fakto uzi esperanton, kvankam laŭ la fanatikaj - pseudoesperantistoj - precipe el inter la esperantistaj premgrupoistoj - ni tiuj ne estas ĉar ni ne absolute emas SKLAVE kaj SENKRITIK reprezenti la vidpunktojn kaj pensmanierojn de la Universala Esperanto Asocio kaj ties branĉoj.
    Fakte, nomo "esperantisto" laŭ oficiala difino fare de la kreinto de ĉi tiu lingvo mem signifas - nure kaj sole - parolantoj kaj uzantoj de la Internacia Lingvo - Esperanto.

    Tio ĉi tamen ne gravas ĉar krom nur uzi la saman lingvon ni nek havas nek intencas havi iam ajn, iom ajn da komuna kun premgrupismo, lobiismo kaj aroganta entrudismo, kiujn jam de sufiĉe longa tempo sekvantaj unu post alia kacikoj de U/EA elektis aplikadi, krom provi subpremi eĉ sian individuan membraron, pli kaj pli arogante kaj tute ne konsiderante la sentojn kaj volon eĉ de sia individua membraro. Ni do ne konsideras nin esti esperantistoj ĉar kun tiu movado gvidita per UEA ni nek havas nek volas havi el ĉiu praktika vidpunkto nenion komunan. La Universala Vivo Ligo estas libera, loza kunvokiĝo kaj federaciiĝo de individuaj homoj kiuj havas celojn kaj ideojn similajn al tiuj ĉiu kiujn priskribis Dr. Ludwik Lazarz Zamenhof en siaj laboroj, kvankam ili estas tamen nek identaj nek homaranistaj laŭ lia priskribo.

    Esperlando estas la Interreta Domenio de la Universala Vivo Ligo kiu celas ĉefe reciprokan helpadon de homoj inter si mem kaj oni faras tion ĉi laŭ ĉiuj siaj individuaj kapablecoj kaj eblecoj. Membreco al UVL-o estas senpaga kaj la Ligo mem nur petas libervolajn mondonacojn kaj aliajn donacojn kaj helpon por helpi ĝin vivi kaj funkcii. Kvankam UVL-o planas ankaŭ funkciigi la retajan vendejon, ĝi oferos siajn produktojn kaj servojn ankaŭ nur kontraŭ la donacoj, kvankam faciligite per uzo de standarda retvendeja programo. Esperlando oferas nun nur senpagajn programojn kaj palnojn. Unu el inter ili estas plano kiel fari la Generatoron de la Oksihidrogeno (miksaĵo de oksigeno kaj hidrogeno ankaŭ nomata "Brown Gas" por ŝpari je benzinuzo, kaj ecz veturi per aŭto uzante nur la akvon kiel la brulaĵo. Ĉu tio ĉi eblas? Nu... Vidu mem kaj faru tion mem. Mi faris la aparaton - prezentitan ĉe la:http://www.esprlando.com en la Angla, Pola kaj Esperanto Lingvoj - kaj ĝis nun, uzinte nur la plej simplan aparaton mi ŝparas 30% je la benzinuzo. Kun kuranta prezo de benzino, mia aŭtomobilo kiu brulis 12 litrojn da benzino por 100 km, nun uzas nur 8,5 litrojn. Tio ĉi egalas al 4.50 AUD da ŝparo je ĉiuj 100 km da vojo, ĉe la kuranta meza prezo de 1.25 UUD per unu litro da benzino. Tio ĉi certe ja ne ests sensignifa, ĉu ne?
    Ni do faru ion per si mem ke la avaregaj petroleaj firmaoj kaj monopoloj lernu iom da respekto al siaj klientoj.
    Ĝis la sekvonta renkonto je la paĝoj de ĉi tiu blogo
    Zbigniew
    Average rating is 0 (out of 0). Click on Reply to Rate this post 0 comments   reply   Digg  FURL Yahoo! My Web 2.0  Reddit

About Me
webmaster
Norther Territory, Australia

Recent Posts
Categories
Archive
Email Login

Login
First name
Last Name
Sign Up
Spanish     Help
Advertisements

Privacy/Terms & Conditions | Copyright © 2006 | POWERED BY MAILCENTRO | Contact/Feedback | RSS Feed